La prezidento Raúl Castro en Havano akceptis la ministron pri eksteraj aferoj kaj kunlaboro de Hispanio, José Manuel García-Margallo, kiu plenumas oficialan viziton en la insulo.... Legu pli


La prezidanto de la ĉambro de komerco kaj industrio de Koreio, Park Yong-maan, kaj de la komerca ĉambro de Kubo, Orlando Hernández Guillén, subskribis en Seŭlo la memorandon de interkompreniĝo (MOU), laŭ informis la sudkorea entrepreno per komuniko.... Legu pli


Oscar Parrilli, eksestro pri inteligencio denuncis ke en Argentino oni impulsas kampanjon juran-amaskomunikan kontraŭ la eksa prezidentino Cristina Fernández, muntita de la nacia registaro, kiu utiligas la deputiton Margarita Stolbizer kiel ilon por ĵeti supozatajn akuzojn.... Legu pli


La kuba registaro konfirmis sian solidarecon al la prezidentino de Brazilo, Dilma Rousseff, al la Laborista Partio kaj la popolo de tiu lando fronte al la ŝtatpuĉo parlamenta-jura kiu estas preparata kontraŭ la prezidentino.... Legu pli


Dokumenta filmo kuba pri la aniĝo de transeksaj personoj en laborejoj estis prezentita ĉi-semajne en Nov-Jorko ĉe la Graduate Center de la universitato.... Legu pli


Muziko-Havano estas la unua festivalo produktita inter institutcioj de Kubo kaj Usono, sesiinta dum tiu ĉi semajno en Kubo kun elstaraj muzikistoj kubaj kaj eksterlandaj.... Legu pli


La kuba vicprezidanto Ramiro Valdés, vizitis en la provinco Matanzas, kie informiĝis pri la evoluo de la laboroj kiuj fiksas subteran kablon je 110 kilovatoj en la banloko de Varadero, kio estas parto de investo konsiderata inter la ĉefaj entreprenitaj de la ministerio de energio kaj minoj de la insulo, dum samtempe progresas la konstruado de la elektraj substacioj de la historia centro kaj Punta Hicacos. ... Legu pli


La decido de Kubo konektiĝi kun la mondo, kaj ne nur por “trinki el tiu enorma kono-fonto, sed ankaŭ por prezenti per ĝi la plej bonan kuban kulturon, la edukadon, sanon kaj humanisman pensaron”, estis ratifita de Mayra Arevich, ekzekutiva prezidantino de la kuba telefonkompanio Etecsa dum la malferma ceremonio de Lacnic25, evento kiu arigas pli ol 500 profesiulojn kaj fakulojn en teknologioj de la informado kaj komunikado de Latinameriko kaj Karibio. ... Legu pli


Ekde hodiaŭ, kaj ĝis la 7-a de majo Havano gastigas la 37-an internacian foiron de turismo en momentoj kiam la alveno de turistoj eksterlandaj kreskas je historiaj ritmoj.... Legu pli


Ĉi-unuan de majo centmiloj da kubaj laboristoj marŝadas en la ĉefaj placoj de la insulo por festi la internacian tagon de la laboristoj kaj subteni la ĵusajn interkonsentojn de la komunista partio kadre de ties sepa kongreso.... Legu pli


Ĉi-semajne vizitis Kubon la ministro pri eksteraj rilatoj de Britio, Philip Hammond, kiu plenumis oficialan laborviziton en la insulo kaj estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.... Legu pli


La estro de la direkcio kontraŭdrogoj de la ministerio pri internaj aferoj, kolonelo Juan Carlos Poey, asertis ĉi-semajne ke Kubo neniam estos uzata kiel vojo transira de drogoj kaj des malpli por ke narkottrafikantoj ekagu en la insula teritorio.... Legu pli


La fonduso kuvajta por la araba ekonomia evoluo oficialigis ĉi-semajnofine, la akcepton de kredito al Kubo por 30 milionoj da dolaroj kiuj financos la konstruon de 34 etaj centraloj hidroelektrikaj.... Legu pli


Ekzistas ankaŭ pluraj legendoj pri Frances Leclerc kaj la trezoroj kaptitaj en hispanaj navigiloj elirintaj el siaj kolonioj en Ameriko. Loko nomata Punta Francés, en la sudokcidenta ekstremo de la kuba Insulo de Junularo, fascinas pro la beleco de siaj marfundoj.... Legu pli


Sektoroj de la dekstrularo kiuj reprezentas la oligarkion, en kunagado kun la reakcia gazetaro de Brazilo, subtenataj malferme de la transnaciaj amaskomunikiloj kaj la imperiismo, konkretigis en la Deputita Ĉambro de tiu lando, la unua paŝo al parlamenta puĉo kontraŭ la legitima registaro de la Partio de la Laboristoj (PT) kaj la prezidantino Dilma Rousseff, kio dum longaj monatoj estis preparata, esprimas deklaro de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.... Legu pli


up