La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, prezentis ĉi-vendrede en Havano sian raporton jaran pri la damaĝoj provokitaj al la insulo kaŭze de la usona sieĝo ekonomia, komerca kaj financa, kiu daŭras pli ol 50 jaroj.... Legu pli


La integrala programo de montara evoluigo Plano Turquino-Manatí de Kubo estis laŭdita en Roma de Rosa Laura Romeo, sekretario de la programo Alianco por la Montaroj, koalicio volontula de UN kun sidejo en Havano.... Legu pli


La vicprezidento de Bolivio, Álvaro García Linera, pledis por komunuma evoluigo dum la inaŭgura ceremonio por nova irigacia sistemo en San Jacinto Norte, en la suda departemento de Tarija, kiu bonefikos proksimume centon da familioj.... Legu pli


Ĉi-lunde komenciĝis en Kubo la nova lernojaro, kio konsistigas feston por la kubaj infanoj kaj junuloj kiuj havas aliron al la nacia lernosistemo, senpaga kaj malferma al ĉiuj.... Legu pli


Per la alveno de la Airbus A-320 de la flugkompanio JetBlue al la internacia flughaveno Abel Santamaría, restariĝas la regulaj flugoj de Usono al Kubo, interrompitaj de antaŭ pli ol 50 jaroj.... Legu pli


Laŭ esprimis funkciuloj de la aviada sektoro en Kubo, fine de aŭgusto rekomenciĝos la regulaj rektaj flugoj inter Usono kaj Kubo depost kvindek jaroj, kaj ili okazos laŭ la internaciaj normoj rilate al sekureco.... Legu pli


En la Tropiko de Cochabamba, lulilo kaj piliero de la transforma procezo de Bolivio, okazis prisana foiro kie estis prizorgataj pli ol 14 mil personoj flanke de kuracistoj kubaj kaj boliviaj.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro sendis gratulan mesaĝon al la unuiĝo de verkistoj kaj artistoj de Kubo (UNEAC) okaze de la 55-a fondodatreveno de tiu kultura organizaĵo... Legu pli


Omaĝe al la nomata Trajno de la kuba muziko kaj ties fondinto, estas libro ĵus publikigita en Kubo de la ĵurnalisto kaj esploristo Rafael Lam, sub la titolo Juan Formell kaj Los Van Van: La legendo, evento okazinta en la havana kulturcentro Frago kaj Ĉokolado.... Legu pli


Ĉi-venontan sabaton, la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro fariĝos 90-jaraĝa, kaj ĉi-rilate la franca gazeto Le Point difinis lin kiel unu el la politikaj gigantoj de la 20-a jarcento.... Legu pli


La registaro de Ekvadoro publikigis oficialan komunikon de la ministerio pri eksteraj rilatoj kaj homa moviĝemo kie esprimis sian kontenton pro tio ke “la juraj garantioj svedaj malebligis la plilongigon de situacio kies paraliziĝo damaĝis la juran gardon efikan de la aziliĝinto, kvankam ĝi estus preferinta ke tiuj tri akuzoj hodiaŭ preskribiĝintaj estintus klarigitaj delonge antaŭ la justico”. ... Legu pli


Dum renkontiĝo inter Lenin Echevarría Quintana, unua vicministro pri industrioj de Kubo kaj Liu Lihua, homologo en la azia lando, Ĉinio ratifis la pretencon de sia lando daŭre avanci en la komuna laboro cele al plimultigo de la industria evoluo de Kubo kies pespektivojn li bone taksis.... Legu pli


La ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, akceptis en Havano sian homologon de Bosnio kaj Hercegovino, Igor Crnadak, kiu plenumas oficialan viziton en Kubo.... Legu pli


La membraro de la nacia komitato de la kuba unuiĝo de ĵurnalistoj (UPEC), ĝia etika komisiono kaj invititoj de la amaskomunikiloj tutlande, debatis pri la strategia graveco de la komunikado kaj la amaskomunikiloj en la socio, samkiel pri la publika rajto je informado, lige al la analizo de la dokumentoj de la 7-a kongreso de la komunista partio nuntempe okazanta en la kuba socio... Legu pli


La akuzo sur kiu estas bazita la politika juĝo okazanta kontraŭ la apartigita prezidentino de Brazilo, Dilma Roussef, ekfalis depost la raporto prezentita pri la rezultoj de kontrolo farita de spertuloj de la federacia Senato. ... Legu pli


up