Fabio Tiburzi, esploristo ĉe Eurispes, instituto por politikaj, ekonomiaj kaj sociaj studoj, kunlaboras kun la Internacia Departemento de la instituto kiel kvalifikita membro de la BRICS-Laboratorio (la sola internacia kunordigita labor-grupo en Eŭropo), krome li esploras pri G20, kontraŭ-koruptado kaj la ĉina Silka Vojo.... Legu pli


Mauro Alboresi estas la ĝenerala sekretario de la Itala Komunista Partio. Antaŭe li estis metalmekanika laboristo kaj metia edukisto. Sekve, kiel sindikata direktanto, profunde kaj konkrete engaĝiĝis en la laboristaj kaj sociaj temoj, tiele fariĝanta politika gvidanto.... Legu pli


Ĉi-jare, la 11-an de septembro la esperanto-disaŭdigoj de Radio Havano Kubo festas sian 35-a jubileon.... Legu pli


Dum la monato septembro progresas, ankaŭ progresas la preparoj por la Pintkunveno de la Grupo 77 kaj Ĉinio, kiu okazos la 15-an kaj 16-an de septembro en la Havana Kongresejo kun la devizo "La nunaj defioj de disvolviĝo. Rolo de scienco, teknologio kaj novigo.... Legu pli


El Esperantujo ni diskonigas informon el la Estrara Komuniko 49 sendita de Stefan MacGill pri invito al la venonta Uk en Afriko.... Legu pli


Havi Leĝon kaj nacian programon por Nutra Suvereneco kaj Sekureco (SSAN) sendube konsistigas forton por antaŭeniri al ĉi tiu celo.... Legu pli


Etsuo Miyoshi, japana emerita entreprenisto kaj tutmonde fama esperantisto, loĝanta en la insulo de Shikoku, kie tagon post tago dediĉas sin senhalte al la disvastigado de Esperanto, ĉar li opinias ke tion farante, li kontribuas al la tutmonda interkompreno, do paco.... Legu pli


Kiel ĉiujare ekde 1990, Tutmonde celebriĝas la Mamnutra Semajno de la 1-a ĝis la 7-a de aŭgusto, iniciato de la Monda Alianco por Agado pri Mamnutrado. De la komenco aliĝis 120 landoj favore al patrinoj kaj infanoj.... Legu pli


De la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto sesios la 108-a UK de Esperanto en la itala urbo Torino! Pluraj bildoj aperas en sociaj retoj kaj multaj povis vive spekti la malferman ceremonion.... Legu pli


La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, alvenis sur luzitanan terenon por plenumi ŝtatviziton, de la 13-a ĝis la 16-a de julio, laŭ invito de lia portugala ekvivalento, Marcelo Rebelo de Sousa.... Legu pli


La 16-an de junio de la jaro 1979, post kelkaj fruaj klopodoj, naskiĝis la nuna Kuba Esperanto-Asocio. Pri ĝi ni devas diri ke ekde 1979 la asocio daŭre kunordigis laborojn kun diversaj instancoj de la kulturo kaj edukado nialande.... Legu pli


La 18an de majo 2023 sesiis la kongreso de Monda Unido de Liberpensuloj en la germana urbo Frankfurto ĉe Majno. Ĝin partoprenis 80 geesperantistoj en la Civitana Domo Bornheim.... Legu pli


La alvoko farita de la ŝtata konsilantaro de Kubo al eksterordinara sesio de la parlamento la 25-an de majo, konfirmas la volon de tiu organo avanci kiel eble plej rapide en la plenumo de intensa laboragendo, kiu inkluzivas aktualiĝon pri la ekonomia situacio de la lando.... Legu pli


Ĉi-jare la kubanoj festas la Internacian Laboristan Tagon la 5-an de majo, festo prokrastita, pro malbona vetero la pasintan 1-an de majo. Tamen al tiu ĉi festo de la proletaro aldoniĝas la 205-a datreveno de la naskiĝo de Karlo Marx, unu el la plej gravaj pensuloj de la moderna historio, kiu estis ĉe la flanko de la laboristoj.... Legu pli


Rekone al la tiel nomataj Herooj en Bluo aŭ Fajraj Viroj, la 4-an de majo estas festata la Internacia Tago de la Fajrobrigadisto, laboro kiu havas altan valoron por komunumoj kaj mediaj spacoj.... Legu pli


up