MNOAL kontraŭ la Covid-19: tutmondigi la solidarecon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-04 12:44:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

La kuba prezidento Miguel Díaz.Canel partoprenis la virtualan pintkunsidon de la Movado de Nealiancitaj Landoj (MNOAL) “Unuiĝintaj kontraŭ la Covid-19” kunvokita de Azerbajĝano kiel portempa prezidanto de la movado.

Dum sia interveno, la kuba prezidento dankis tiun landon pro la kunvokita kunsido por interŝanĝi pri la urgaj kaj necesaj streboj cele  kontraŭstari la pandemion.

Díaz-Canel profitis la okazon por gratuli Ugandon, kiu transprenos la prezidantecon de la movado ekde la jaro 2022 kaj certigis la subtenon de Kubo kaj bondezirojn pri sukcesa agado.

Díaz-Canel esprimis ke Covid-19 montriĝis kiel tutgloba defio, kiu ne distingas landlimojn nek evolunivelojn. Tial la respondo ankaŭ devas esti tutgloba kaj kunlabora, preter politikaj diferencoj.

Li aldonis ke maleblas antaŭvidi ekzakte la dimensiojn de ĝiaj sekvoj, La alta nombro da infektitoj kaj la grandaj homaj perdoj montras ke ĝi havas detruajn ecojn en mondo ĉiam pli interkonektita, kiu tamen, ne kapalbis elstarigi tiun interkonektiĝon solidarece, kaj hodiaŭ pagas la prezon de sia malkapablo por korekti la gravajn malekvilibrojn sociajn. Ni parolu honeste: se ni estus tutmondiginta la solidaremon samkiel la merkaton, la historio estus alia.

Kiam oni revizias lal faktojn, kiuj metis la homaron en streĉan atendon dum la lastaj kvar monatoj, estas devige paroli pri la kostaj eraroj de la novliberalaj politikoj, kiuj malgrandigis la ŝtatojn,  troigis la privatigojn kaj forgesis la plimultojn.

Tiu ĉi pandemio evidentigis la malforton de mondo disrompita kaj ekskluda. Eĉ ne la plej bonsortaj kaj potencaj povus supervivi en foresto de tiuj, kiuj per sia laboro kreas kaj subtenas la riĉaĵojn.

La pandemio akrigas la gravajn problemojn de planedo plena je profundaj malegalecoj, en kiu 600 milionoj da homoj vivas en ekstrema malriĉeco kaj duono de la loĝantaro ne havas aliron al bazaj sanservoj.

Dume, la militaj elspezoj tutmondaj superas la 1,9 milionoj da milionoj de dolaroj, el kiuj pli ol 38%, 372 mil milionoj en la jaro 2020 apartenas al Usono.

Dum sia parolado la kuba prezidento rifuzis la ĵusajn kaj gravajn minacoj militajn de Usono kontraŭ Venezuelo.

En la kompleksa scenejo, Usono atakas la multflankismon kaj maljuste senkvalifikigas la rolon de internaciaj organizoj, aparte la Mondan Organizon pri Sano.

Li alvokis alfronti la egoismon kaj konscii pri tio ke la helpo de la industriiĝinta mondo estos malmulta, pro tio, ni devas nin komplementi, dividi tion, kion ni havas, subteni nin reciproke kaj lerni el sukcesaj spertoj.

Utila ebleco estus repreni estonte la jarajn renkontiĝojn de ministroj pri sano de la MNOAL kadre de la monda asembleo de sano.

Kubo pretas dividi siajn spertojn kun la landoj de MNOAL, al kiuj ni estas ligitaj pro historiaj amikecaj rilatoj.

Li emfazis ke Kubo, antaŭ estiĝu la pandemio, jam alfrontis akran fortiĝon de la usona blokado ekonomia, komerca kaj financa, celanta strangoli nian komercon kaj la aliron al brulaĵoj kaj valutoj.

Per grandegaj streboj kaj sinoferoj ni sukcesis plu teni nian sansistemon publikan, universalan kaj senpagan, de profesiuloj konsekritaj kaj alte kvalifikitaj, tutmonde rekonataj spite al la insultaj kaj falsaj kampanjoj senkreditigaj kontraŭ ĝi.

Kubo tuj ellaboris sian agadplanon  surbaze de siaj esencaj fortoj, organizita ŝtato, kun scienca evoluo kaj alta partopreno de la civitanoj. Tiel  la evoluo de la epidemio dum la lastaj monatoj demonstras kiom povas influi la politikoj de socia investo en la frontado de grandaj kaj neatenditaj defioj.

Dudek kvin brigadoj de profesiuloj kubaj de la sano aliĝis dum la lastaj monatoj al la klopodoj de 23 landoj por batali kontraŭ la pandemio, aldone al tiuj, kiuj jam servis en 59 ŝtatoj, multaj el ili, membroj de la MNOAL.

Estas nia respondeco unuigi volojn kaj klopodojn por alfronti tiun ĉi grandan defion, aldonis la prezidento Díaz-Canel. Ni impulsu kunagadon kaj internacian kunlaboron pro la rajto je sano, paco kaj evoluo de niaj popoloj, kun strikta respekto al la fondaj principoj de la MNOAL.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up