Deklaroj de Bolton malkaŝas prezidentan ĉantaĝon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-27 09:25:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jan 27, (RHK) La eksa asesoranto de nacia sekureco de Usono, John Bolton  malkaŝis kiel la prezidento Donald Trump ĉantaĝis Ukrainion por akiri informojn pri Joe Biden.

Trump diris al Bolton ke li volas frizigi la militan asistadon de Usono al Ukrainio ĝis tiu lando ekigu esplorojn politikajn pri Joe Biden, ebla rivalo de la ŝtatestro en la prezidentaj elektoj de 2020, informis ĉi-dimanĉe la gazeto The NewYork Times, kiu citas libron de Bolton.

Post tiu malkaŝo, la demokrataj deputitoj emfazis la bezonon ke Bolton atestu kontraŭ Trump antaŭ la Senato. Tamen, la respublikanoj, sampartianoj de Trump, rifuzis tiun ideon, kio estigis kritikojn inter la demokratoj.

La prezidantino de la reprezenta ĉambro, Nancy Pelosi, per mesaĝo en Twitter, denuncis ke la neglekto de la respublikanoj al prezentado de atestantoj kontraŭ Trump en la Senato, “estas nun malpli defendinda, tiel ke la elekto estas klara: nia Konstitucio aŭ kaŝado.”

La eldiro de Bolton evidentigas ke la prezidento usona realigis  sian povan perforton, unu el la ŝarĝoj, kiuj ebligis la politikan juĝon. La alia akuzo rilatas al barigo kontraŭ la Kongreso, kaj ambaŭ estis aprobitaj pasintmonate de la reprezenta ĉambro.

Ĉiukaze, la demokratoj estas skeptikemaj kaj konsideras ke la juĝo estos partieca favore al Trump, kiu fine estos absolvita, ne ĉar li estas senkulpa, sed ĉar en la Senato la plimulto estas respublikana.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up