Maduro asertas ke la libro de Bolton malkaŝas invad-intencon de Trump

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-18 12:12:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, jun 18 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, atentigis pri la celoj de la usona prezidento Donald Trump, invadi la sudamerikan landon kaj fari el ĝi novan kolonion.

Per deklaroj elsenditaj de la televida ĉeno Venezuela de Televizio, Maduro esprimis ke en la libro verkita de la eksasesoranto  pri nacia sekureco John Bolton, li asertas ke Trump celis transformi Venezuelon en parton de la usona teritorio, elstarigas la televida ĉeno Telesur.

Laŭ la “memorlibro”, kies eldondato ankoraŭ ne estas konata, Trump certigis ke invadi Venezuelon estus io “cool”.

La venezuela ŝtatestro komentis ke la libro de Bolton montras la malfidon de Trump pri la dekstrula deputito kaj memproklamita “prezidento komisiita”, Juan Guaidó.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up