Palestino vokas en UN humanitaran intervenon antaŭ katastrofo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-12 08:06:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuiĝintaj Nacioj,  okt 12 (RHK) Fronte al la kreskanta konflikto en la Gaza Zono, la palestinaj aŭtoritatoj postulas hodiaŭ humanitaran intervenon por eviti tion, kion multaj konsideras katastrofo.

La ambasadoro de tiu okupata teritorio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, Riyad Mansour, priskribis kiel teruran la kuntekston deĉenigitan en tiu regiono post kiam pasintsabate Hamas lanĉis surprizan atakon kontraŭ Israelo kaj ĝi respondis per alvoko al milito kontraŭ la dense loĝata areo de Gaza.

La situacio estas terura ekstreme por nia civila loĝantaro kaj la detruo estas preter imago, diris la diplomato al raportistoj.

Mansour aldonis, ke diplomatiaj klopodoj daŭros, inkluzive de kontaktoj kun la Sekureca Konsilio, por ke la internacia komunumo subtenu ĉesigon de la perforto.

Palestinaj naciaj rajtoj kaj aspiroj "devas esti plenumitaj, kaj ekzistas tutmonda konsento pri ili, la duŝtata solvo vivi en paco kaj harmonio kiel bonaj najbaroj, kio postulus la finon de la okupado", li emfazis.

Laŭ la opinio de la diplomato, la vojo al paco postulas, ke Israelo rekonu la ekziston de Palestino; "ke ni estas homoj kaj ke ni havas naciajn rajtojn kaj aspirojn."

Tiusence la palestina reprezentanto denuncis la malaman paroladon de la najbara lando por ignori sian popolon.

"Se vi daŭre ripetas tion, atendante malsamajn rezultojn ol tiuj, kiujn vi ricevas, kiuj estas pli kaj pli da tragedioj, doloro, malamo kaj profundiĝo de la konflikto, tiam vi trompas vin mem, vi ne vivas la realon", li aldonis.

Ĉi-merkredon, la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, urĝis eviti plian eskaladon, protekti civilulojn kaj antaŭenigi diplomatiajn klopodojn antaŭ la maltrankviliga pliiĝo de streĉitecoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up