Kubaj parlamentanoj laborvizitas Vjetnamion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-07 07:43:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Hanojo,  nov 7 (RHK) Hodiaŭ alvenis al ĉi tiu ĉefurbo delegacio de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento) de Kubo, gvidata de ĝia sekretario, Homero Acosta, por fari 5-tagan laborviziton al Vjetnamio.

La ankaŭ sekretario de la Ŝtata Konsilantaro kaj membro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo estas akompanata de la vicestro de la Leĝdona Sekretariejo, Osmín Camejo, la vicprezidanto de la Komisiono de Lokaj Organoj, Carlos Rafael Fuentes, kaj Omar Torres  de la Direkcio pri Internaciaj Rilatoj.

Laŭ la programo de la vizito, la kuba delegacio okazigos oficialajn interparolojn morgaŭ kun la ĝenerala sekretario kaj estro de la Oficejo de la leĝdona organo, Bui Van, kaj kunsidos  kun gvidantoj de la Nacia Asembleo de Vjetnamio.

Merkrede matene ili revenos al la sidejo de la loka Parlamento por ĉeesti parton de la debatoj respondaj al la kvara sesio de la XVa Leĝdona periodo, kiu daŭros ĝis la 15-a de novembro.

La kubaj deputitoj vojaĝos al la provinco Da Nang ĵaŭde kaj al la provinco Can Tho vendrede, por fini sian restadon venontsabaton en suda Ho Chi Minh-urbo, kie ili renkontiĝos kun partiaj gvidantoj kaj vizitos centrojn de sociekonomia intereso.

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up