Kubo restas atenta pri evoluo de dengo kaj Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-05 06:25:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 5 (RHK) Dum la kunveno de la Registara Laborgrupo por taksi la epidemiologian situacion, gvidata de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, oni informis, ke en la monato oktobro emas kreski la niveloj de infestiĝo de la moskito Aedes aegypti, kiu kondukas al pliiĝo de dengo-kazoj en la lando.

Kubaj aŭtoritatoj kaj fakuloj daŭre kontrolas la evoluon de Kovim-19 kaj dengo sur la insulo, precipe post kiam uragano Ian trapasis la okcidenton de la lando.

La direktoro de Epidemiologio de la Ministerio pri Publika Sano, Francisco Durán, indikis, ke la kontraŭvektoraj kontrolaj agoj devas esti intensigitaj kaj la efikoj de uragano Ian sur la san-situacio de la lando estu monitoritaj.

La unua vicministrino de tiu fako, Tania Margarita Cruz, atentigis, ke transdono de dengo estas konservita en 15 provincoj, 44 municipoj kaj 62 sanareoj, raportis la Kuba Prezidanteco en sia retejo.

La fakulino precizigis ankaŭ, ke la provincoj kun incidenco-procentoj super la nacia mezumo estas Santiago de Kubo, Guantánamo, Camagüey, Matanzas, Sancti Spíritus, Villa Clara kaj Mayabeque.

Aliflanke, la Dekano de la Fakultato de Matematiko kaj Komputado de la Universitato de Havano, Doktoro pri Scienco Raúl Guinovart, raportis, ke septembro estis la plej bona monato de la kuranta jaro, koncerne la efikon de Kovim-19.

Guinovart aldonis, ke la antaŭvidoj montras tendencon al kontrolo en ĉiuj provincoj de la lando.

Dume, Ileana Morales Suárez, direktorino pri Scienco kaj Teknologia Novigo de la Ministerio de Publika Sano, emfazis la progreson de la kuba nacio en la "Celoj de Daŭripova Disvolviĝo 2030 kaj ilia artikulacio kun la Plano de Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolvado 2030 en la kunteksto post Kovim-19».


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up