Kubo esprimis kondolencojn al Ĉinio pro eksplodo en Shandong

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-03 09:28:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 3 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez esprimis marde la kondolencon de sia lando pro la perdo de vivoj kaj materialaj damaĝoj kaŭzitaj de eksplodo en la ĉina provinco Shandong.

Per la socia reto Tvitero, la plej alta reprezentanto de la kuba diplomatio transdonis sian kondolencon al parencoj kaj proksimaj amikoj de la viktimoj.

Almenaŭ kvin homoj mortis antaŭtage, post la eksplodo ĉe kemia fabriko en la provinco Shandong, en la areo, kie oni produktas hidrogenan peroksidon de la kompanio Luxi Chemical Group, situanta en la urbo Liaocheng.

La eksplodo kaŭzis fajron kaj estinginte ĝin, la aŭtoritatoj de Liaocheng malfermis enketon por determini ĝiajn kaŭzojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up