Díaz-Canel parolis kun kubaj kunlaborantoj en Angolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-21 08:24:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @PresidenciaCuba

Havano,  aŭg 21 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, interparolis ĉi-dimanĉe kun ĉirkaŭ 200 kunlaborantoj el la insulo en Angolo, inter la pli ol du mil, kiuj laboras en sektoroj kiel sano, supera edukado, defendo, energio kaj hidraŭlikaj rimedoj.

Akompanate de la ministroj pri Eksterlandaj Rilatoj de la kariba nacio, Bruno Rodríguez, kaj de Publika Sano, José Angel Portal, respektive; same kiel de la kuba ambasadoro en ĉi tiu ĉefurbo, Esther Armenteros, la prezidento eksciis detalojn pri la laboro de la kunlaborantoj.

Nuntempe, 2.056 kubanoj laboras en Angolo, inkluzive de 1.171 kuracistoj kaj 582 instruistoj, kaj ĉefe, la prezidento diris, ke per sia laboro ili altigas la humanisman penson de la Revolucio kaj igas ilin senti sin fieraj esti kubanoj.

La kuba prezidento alvenis ĉi-dimanĉe al la internacia flughaveno 4 de Februaro, kie li estis akceptita de la angola ministro pri eksteraj aferoj Téte António.

Lokaj amaskomunikiloj publikigas ekde hieraŭ enhavojn rilatajn al la vizito de la ŝtatestro, kiu antaŭvidas en sia tagordo renkontiĝon kun sia samulo João Lourenço kaj specialan intervenon antaŭ la Nacia Asembleo (unuĉambra Kongreso), krom la subskribo de diversaj. interkonsentoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up