Kuba ŝtatestro akceptis Gleisi Hoffmann, prezidantinon de PT-Brazilo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-29 09:21:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Brazila solidareco kun la kuba popolo.
Foto: @PresidenciaCuba

Havano,  mar 29 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, ricevis ĉi-ĵaŭdon la prezidanton de la Laborista Partio (PT) de Brazilo, Gleisi Hoffmann, kiu faras oficialan viziton al la insulo.

Dum la renkontiĝo, la ŝtatestro dankis Hoffmann pro sia ĉeesto en la kariba nacio kaj la solidareco de sia politika organizo al Kubo.

En lia oficiala konto en la socia reto X, la Prezidanteco de la Respubliko informas, ke Díaz-Canel traktis la situacion travivitan de la plej granda insulo en Karibio, sieĝita de la usona blokado kaj la inkludo en la liston de landoj, kiuj supozeble subtenas terorismon.

Díaz-Canel dankis la konstantan subtenon de la brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva en la kompleksaj momentoj, kiujn travivas Kubo.

Post la kunveno estis subskribita Interkonsento pri Interŝanĝo kaj Kunlaborado inter la PCC kaj la PT, kiu ratifas la bonan staton de la interpartiaj ligoj.

La dokumenton subskribis Roberto Morales Ojeda kaj la prezidanto de la gvida maldekstra partio de Brazilo.

En deklaroj al la gazetaro, Hoffmann esprimis, ke ŝi alportas mesaĝon de absoluta solidareco kun la kuba popolo, kaj ke ŝi venis vidi "kion alian Brazilo povas helpi Kubon, meze de la blokado kiun ĝi spertas."


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up