Díaz-Canel akceptis la prezidanton de la Ĉina Kunlabora Agentejo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-05 10:48:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel (D) priskribis la viziton kiel tre signifa. Foto: Studio Revolucio

Havano, apr 5 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, akceptis ĉi-ĵaŭde Luo Zhaohui, prezidanton de la Ĉina Internacia Disvolva Kunlabora Agentejo (CIDCA kaj la akompanan delegitaron.

La vizitantoj transdonis koran saluton de la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jiping, al la kuba prezidento kaj al la gvidanto de la Revolucio, armea generalo Raúl Castro Ruz.

Siaflanke, Díaz-Canel priskribis la viziton kiel tre signifa ĉar "ĝi plifortigas la tre pozitivan taksadon, kiun ni havas, kaj politike kaj praktike, pri la konsento, kiun ni atingis kun la kara prezidanto Xi Jinping en la renkontiĝoj kiujn ni havis en lastaj jaroj."

Elstarigante la daŭran subtenon de la Ĉina Popola Respubliko (PRC) al Kubo, la eminentulo transdonis sian dankemon al la Partio, Registaro kaj  ĉina popolo, ankaŭ pro ilia batalo kontraŭ la blokado, kiun Usono trudas al ni dum pli ol 60 jarojn.

La ŝtatestro ratifis la inviton faritan al sia ekvivalento viziti la kariban nacion, kaj petis transdoni al la ĉina gvidanto "la plej amajn salutojn el Kubo".

Luo Zhaohui siaflanke emfazis, ke ambaŭ landoj estas proksimaj kunuloj, bonaj amikoj kaj ankaŭ gravaj partneroj. "Ni formas komunumon kun socialisma estonteco," li aldonis.

Li klarigis la intensan tagordon, kiun li ekplenumis en Kubo, ekde la unua momento, kiu  "ebligis tre proksiman komunikadon kun la diversaj Ministerioj, por daŭre antaŭenigi kaj akceli la specialajn rilatojn de amikeco inter la du nacioj, kiel same profundigi ilin eĉ plu.

La ĉina delegitaro konsistas el ambasadoro Ma Hui, kamarado Huang Yan, membro de la Partia Gvida Grupo, Ministerio pri Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj; CIDCA-oficuloj Bai Bin kaj Meng Ran, kaj Zhu Xingyu, vicdirektoro de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Je kuba flanko, la membro de la Politika Buroo kaj Ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, la Vicĉefministro kaj estro de Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo, Ricardo Cabrisas Ruiz, kaj la Ministroj, Ydael Pérez Brito, de Agrikulturo; Vicente de la O Levy, de Energio kaj Minejoj; kaj Eloy Álvarez Martínez, de Industrio.


Fonto: www.presidencia.gob.cu

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up