Havano, mar 26 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidis laborkunsidon, kiu ĉiutage kontrolas la evoluon de la nuna situacio rilate la novan kronviruson kaj la laborojn por alfronti ĝin.... Legu pli


Havano, mar 25 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel dankis al la eksprezidento Luiz Inácio Lula da Silva pro la mesaĝo sendita al la kariba insulo, kiu esprimas admiron kaj dankon pro la internacia solidaremo demonstrita fronte al Covid-19.... Legu pli


Havano, mar 24 (RHK) Kubo anoncis ĉi-marde la unuan elhospitaliĝon de paciento rekuperiĝinta post esti pozitiva al kontaĝo pro Covid-19, asertis la sanitaraj aŭtoritatuloj dum gazetara konferenco por aktualiĝo pri la landa situacio.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 24 (RHK) La prezidento kuba Miguel Díaz-Canel postulis respondecon al ĉiuj kubanoj en la batalo kontraŭ Covid-19, kiu jam estas enlande (ĉiuj kazoj importitaj), kio postulas “sindevigon de la institucioj, la familio kaj la civitanaro ĝenerale”.... Legu pli


Havano, mar 23 (RHK) La ambasadoj de Kubo en Haitio kaj Gujano okupiĝas pri la revenigo de kubanoj de tiuj du landoj pere de flugkompanioj. Oni planas rehejmigi proksimume mil 700 samlandanojn, kiuj restis haltigitaj en ambaŭ landoj post la nuligo de flugoj kaŭze de la nova kronviruso, kaj konsiderante la regulojn adoptitajn de Kubo por alfronti tiun pademion.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 20 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidis longan kaj profitdonan labortagon pere de videokonfenrenco kun la superaj aŭtoritatuloj de ĉiuj provincoj kaj la speciala municipo Insulo de Junularo.... Legu pli


Havano, mar 19 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidis la kunsidon pri la evoluo de la epidemiologia situacio en la lando kaj la agadplano efektivigata por prevento kaj kontrolo.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 18 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel alvokis ĉiujn labori serene, senhezite kaj discipline por alfronti sukcese la novan kronviruson, kadre de kunsido pri la evoluo de la agadplano por prevento kaj kontrolo de Covid-19 en la insulo.... Legu pli


Havano, mar 17 (RHK) La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrígo Malmierca, denuncis la konstantan kampanjon de la usona registaro kontraŭ la kuba medicina kunlaboro kaj ties kuracistoj.... Legu pli


Havano, mar 16 (RHK) Dum la lastaj 48 horoj Kubo ne prezentas novajn kazojn de Covid-19. La 4 pacientoj eltrovitaj restas enhospitaligitaj, evoluas kontentige kaj havas ĉiujn rimedojn por kompleta rekuperiĝo; dume oni daŭrigas ĉiujn agadojn pri kontrolo de la infektiĝo, bezonataj por eviti propagadon de la pandemio ene de la lando.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel alvokis ĉiujn koncernatojn plu labori kun la civitanaro kaj intensigi la adoptitajn regulojn por alfronti la kronviruson Covid-19.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 11 (RHK) La efikeco de la regulaĵoj adoptitaj de Kubo por preventi kaj kontroli Covid-19, estis agnoskita dum kunsido de la plej altaj aŭtoritatuloj en ĉiuj provincoj de la insulo kaj en la speciala distrikto Insulo de Junularo.... Legu pli


Havano, mar 10 (RHK) Ĉi-lunde, la kuba ĉefministro Manuel Marrero, la vicunua ministro Roberto Morales kaj la ministro pri publika sano, dro. José Ángel Portal, sin prezentis ĉe la nacia televido por informi pri la reguloj adoptitaj de Kubo por alfronti la COVID-19, malsano provokita de la nova kronviruso SARS-CoV-2.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 9 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel, la ĉefministro Manuel Marrero kaj la ministro pri publika sano, doktoro José Ángel Portal sin prezentos ĉi-lunde en la televida programo Ronda tablo por informi pri la adoptita reguloj en la lando por alfronti la minacon prezentatan de la rapida kaj vasta etendiĝo internacia de la kronviruso COVID-19.... Legu pli


Havano, mar 5 (RHK) Ĝis nun Kubo ne raportas kazon konfirmitan de Covid-19. Tamen, la ministra konsilantaro, dum eksterordinara sesio, aprobis ĉi-ĵaŭde la aktualigon de agadplano por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso, fronte al la propagado de tiu malsano, kiu jam prezentis 95 mil 315 kazojn en 80 landoj kaj tri mil 282 mortintojn.... Legu pli


up