La komandanto de la Revolucio kaj vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, Ramiro Valdés Menéndez, inaŭguris la fazon 8 de la kombinita ciklo en la miksa entrepreno Energas, kuba projekto komuna kun la kanada firmao Sherrit.... Legu pli


La ekzekutiva vicprezidento de Venezuelo, Jorge Arreaza, prezidis kunsidon de la ministra konsilantaro kie li karakterizis kiel puĉo ekonomia la novan manieron de la opozicio krei staton de malprovizoj kaj longaj vicoj en la komercejoj por malstabiligi la landon.... Legu pli


Nova industria zono kun financado kaj asesorado de Ĉinio estos konstruata en la urbo Santiago de Kubo, en la haveno de tiu urbo kie oni eklaboris unue en la esplorado de la grundoj por starigi la novan terminalon multcelan en 10 hektaroj.... Legu pli


Dum renkontiĝo kun gestudentoj kaj profesoroj de la supera politeknika instituto José Antonio Echeverría de Havano, Fernando González, heroo de la kuba respubliko, asertis ke “ekde la momento kiam ni estis arestitaj, ni sciis ke la Revolucio estus kun ni”. ... Legu pli


Ekde la Vatikanurbo estas informite ke la Papo Francisco citis kiel ekzemplon de dialogo “kiu levas kaj konstruas pontojn”, la ĵusan decidon de Usono kaj Kubo “haltigi la reciprokan silenton kiu daŭris duonjarcenton”.... Legu pli


Francio travivis ĉi-dimanĉe la plej grandan mobiliziĝon de sia historio, kun almenaŭ 3,7 milionoj da manifestaciantoj en la tuta lando, inkluzive de 50 gvidantoj de Eŭropo kaj aliaj mondopartoj kiuj renkontiĝis en Parizo, por komdamni la teroristajn atencojn kiuj mortigis 17 personojn.... Legu pli


Usonaj funkciuloj agnoskis la reputacion de Kubo en la batalo kontraŭ la trafiko malleĝa de narkotoj kaj insistis pri la bezono ampleksigi la kunlaborajn interkonsentojn inter la du landoj, laŭ raportis la gazeto The Washington Post.... Legu pli


Alvoko al partaj elektoj en Kubo.

La ŝtata konsilantaro de Kubo, kongrue kun la preskribo en la Konstitucio de la Respubliko kaj en la Lego 72 de la 29-a de oktobro 1992, “Elekta leĝo”, interkonsentis kunvoki la elektantojn de la lando al efektivigo de la partaj elektoj por elekti la delegitojn al la municipaj asembleoj de la popola povo.... Legu pli


Sanitaraj aŭtoritatuloj kubaj sciigis ke kun la celo eviti la eniron kaj disvastiĝon en la nacia teritorio de la viruso de la ebolo, Kubo starigis nacian programon preventan kaj agadan.... Legu pli


La ministro pri ekstera komerco kaj fremda investado, Rodrigo Malmierca, alvenis al Ĉinio kun delegitaro kiu partoprenos la unuan ministerian kunsidon de la forumo Ĉinio-Komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj (Celac).... Legu pli


La ministroj pri eksteraj rilatoj de Ĉinio, Wang Yi, kaj de Kostariko, Manuel González Sanz, kunprezidos la unuan forumon ministerian Ĉinio-Komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj (CELAC), kiu sesios la 8-an kaj 9-an de januaro.... Legu pli


La prezidento de Venezuelo Nicolás Maduro, renkontiĝis kun la usona vicprezidento Joseph Biden, en Brazilo, dum la ceremonio de enposteniĝo de la prezidentino Dilma Rousseff.... Legu pli


La unuan tagon de januaro la kuba prezidento kaj generalo de armeo Raúl Castro Ruz omaĝis la heroojn kaj martirojn de la lando en la tombejo Santa Ifigenia en la provinco orienta de Santiago de Cuba.... Legu pli


Kuba ekonomio 2014

Trascendaj paŝoj estis plenumitaj en la kuba ekonomio en la jaro 2014: oni ekfunkciigis novan kaj stimuligan Leĝon de Investoj, solidiĝis la ekonomia zono speciala de Mariel, oni antaŭenigis la procezon por forigi la duoblan monunuon kaj okazis interkonsento por transdoni la gastronomiajn kaj servajn fakojn al kooperativaj kaj memstaraj mastrumadoj, tio estas, ne ŝtataj.... Legu pli


La rusa ministro pri eksteraj rilatoj Serguei Lavrov asertis al la gazeto Kommersant ke la strategia asociiĝo de Rusio kun Kubo estas nedisigebla; li respondis demandite pri la anoncita normaligo de rilatoj inter Havano kaj Washington.... Legu pli


up