Plendo kontraŭ Tvitero pro la plano maldungi 50 elcenton da dungitoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-04 09:35:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

San Francisco,  nov 4 (RHK) - Klasa proceso estis prezentita ĉi ĵaŭde kontraŭ Tvitero  pro la decido de ĝia nova posedanto, Elon Musk, maldungi 3 700 laboristojn, 50 elcenton de la laboristaro, raportis Bloomberg.

Tvitero intencas komenci la reduktojn de dungitaro ĉi-vendredon, laŭ retpoŝto sendita al laboristoj de la kompanio, tamen, la usona leĝo limigas grandajn kompaniojn fari amasajn maldungojn sen sciigi almenaŭ 60 tagojn antaŭe.

La proceso estis prezentita de advokato Shannon Liss-Riordan, kiu ankaŭ jure plendis kontraŭ Tesla en junio, kiam la firmao de Musk maldungis ĉirkaŭ 10% de sia laborantaro. "Nun ni vidos ĉu [Elon Musk] daŭre ignoros la leĝojn de ĉi tiu lando, kiuj protektas dungitojn," diris la advokato.


Fonto: RT

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up