Fiaskigas Kubo operaciojn de narkottrafiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-03 09:08:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 3 (RHK) Pli ol 2 tunoj da marihuano estis kaptitaj ĉe du grandaj operacioj de narkottrafiko okazintaj ĉe la orienta ekstremo de Kubo, en malpli ol unu semajno, post persekuti rapidboaton, kiu estis trafita la pasintan naŭan de oktobro, kiu ĵetis la drogojn al la maro kaj foriris al la nordo, dum la 16-a de oktobro oni kaptis alian ŝipon dumotoran, tri ŝipanojn eksterlandajn kaj la kargon.

Je la 21.38 horoj de la 9-a de oktobro, la radaroj detektis navigilon rapidan ĉirkaŭirantan la sudorientan marbordon de Kubo, norden, kaj post oni vidis rapidboaton dumotoran, kun tri aŭ kvar ŝipanoj, kiun la kubaj marbordaj gardistoj persekutis dum unu horo, ĝis ne plu estis videbla, ĉar ili rapide vojaĝis meze de la nokto kaj eliris el la nacia teritorio.

Kiel parto de la internacia kunlaboro de Kubo en tiu ĉi sfero, ĝi tuj sendis mesaĝon pri la temo kaj la rajtoj de la navigiloj al la Servo de marbordaj gardistoj de Miamio kaj al la Reĝa Forto de Bahamoj, tial ke la narkottrafikantoj povintus celi unun el tiuj teritorioj, kaj tiu ĉi speca komuniko permesis, en antaŭaj kazoj, kapti la aŭtorojn.

Surbaze de la spertoj fronte al tiuj ĉi agoj, ekde la unua momento oni aktivigis la fakajn fortojn de la ministerio pri internaj aferoj, kiuj partoprenas la esplorojn kaj la lokoj, kaj ĉiuj cirkonstancaj agoj por determini ĉu ekzistis forpreno de la drogo eltrovita aŭ se temis pri operacio kontraŭ la insulo.

Laŭ informoj donitaj de la ministerio pri internaj aferoj de Kubo kaj  la fakorgano pro frontado al drogoj, la kunordiga agado ebligis rekuperi la plimulton de la drogoj en la maro evitante ĝian disiron.

Laŭ informoj donitaj de la menciitaj organoj de Minint, temis pri unu el la plej kompleksaj operacioj de frontado al drogo-alveno de la lastaj jaroj, pro la trajtoj kaj volumeno de la drogo-konteneroj kaptitaj.

Se oni konsideras ke en tiuj ĉi du agoj oni kaptis 2 349 kg de tiu drogo, kaj laŭ fakaj kalkuloj por ĉiu gramo de mariĥuano la trafikantoj preparas ĝis tri cigaredoj, oni povas kalkuli ke tiu drogo povintus damaĝi ĝis 7 milionoj da personoj.

La kresko de maraj moviĝoj suspektemaj pri narkottrafiko inter septembro kaj oktobro, koincidas kun la pinto en la produktado de mariĥuano en la sudaj landoj, kaj la intenco transporti ĝin al la usona merkato tra Bahamoj.
Kubo intensigas kaj fortigas la agadojn kunordigitajn por detekti kaj persekuti rapidŝipojn ligitajn al narkottrafiko internacia.

La drogo kaptita estos bruligita kongrue kun la starigitaj proceduroj por tiuj ĉi kazoj.

 

fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up