Díaz-Canel elstarigas la heroecon de savantoj mortigitaj en la kolapso en Malnova Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-05 08:10:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la dua kolapso de la konstruaĵo, la junaj savantoj perdis siajn vivojn.
Foto: El Tiempo

Havano, okt 5 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, emfazis ĉi-merkredon la heroecon de la du savistoj, kiuj mortis serĉante viktimojn en la kolapso, kio okazis frumatene hodiaŭ, en plurfamilia konstruaĵo en Malnova Havano.

En lia konto en la socia reto, la ŝtatestro esprimis sian doloron pro la forpaso de la gejunuloj heroaj  Yoandra Suárez,  40-jara kaj   Luis Alejandro Llerena,  23-jara. Ili meritas nian respekton kaj omaĝon.

“Savtrupoj senlace laboras por trovi kaptitajn homojn. Ni tre bedaŭras la morton de savanto ĉe la loko. Ni sendas kondolencon al lia familio. Ĉia helpo al la tuŝitaj”, skribis la ŝtatestro.

Ramón Páez, 79-jara, kiu estis en la konstruaĵo dum la okazaĵo, ankaŭ estis finfine trovita inter la ruboj, kio finis la serĉlaborojn.

La estro de la savlaboristoj  du kolapsoj okazis. Post la unua, kelkajn minutojn poste la trupoj  alvenis kaj sukcesis forigi viron. Tiam  la dua kolapso okazis, kaj la savlaboristoj kaj teknikistoj jam estis ene de la posedaĵo.


Fonto:  @DiazCanelB/ ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up