Kubo kaj Ĉeĥio finas Interministeriajn konsultiĝojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-07 11:55:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 7 (RHK) Kubo kaj Ĉeĥio reviziis ĉi-mardon la nunan staton de la duflankaj rilatoj kaj aliaj aferoj de la plurflanka tagordo dum la Interministeriaj Politikaj Konsultiĝoj okazigitaj en ĉi tiu ĉefurbo.

La kuban delegacion gvidis Anayansi Rodríguez Camejo, vicministrino pri Eksteraj Aferoj, kaj por Ĉeĥio estis Jiři Kozák, vicministro pri Eksteraj Aferoj.

Laŭ la retejo de la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj, dum la interŝanĝo ambaŭ partioj emfazis la gravecon de politika dialogo kaj renkontiĝoj de ĉi tiu speco por daŭre plifortigi la dulandajn rilatojn.

La vicministro dankis Ĉeĥion pro ĝia tradicia subteno al la rezolucio kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono kontraŭ Kubo.

Same, li esprimis la volon antaŭenigi la dulandajn rilatojn.

La ĉeĥa delegacio ratifis la intereson daŭre disvolvi ekonomiajn-komercajn ligojn kaj emfazis la ekzistantan potencialon en diversaj sektoroj de la ekonomio.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up