La akciistoj de la telekomunikaj entreprenoj AT &T kaj Verizon premas kun la celo havi pli da detaloj pri la rolo de ambaŭ multnaciaj entreprenoj en la spionaj operacioj de la usona registaro, informis kelkaj internaciaj amaskomunikiloj.... Legu pli


La prezidento Raúl Castro, prezidanto de la nacia defenda konsilantaro, vizitis la provincan konsilantaron de Artemisa, teritorio situanta en la okcidento de Havano, kiu unuafoje partoprenas en la defenda ekzerco Bastiono 2013, tial ke ĝi formiĝis kiel provinca teritorio en januaro 2011.... Legu pli


La kuba gazeto Granma informas ke kun la celo plenumi kelkajn el la gvidlinioj aprobitaj de la registaro kaj la partio por avanci en la fortigo de la socialisma entreprena manaĝerado, oni decidis ekigi eksperimente la aplikon de la nova koncepto pri ŝtata mendo.... Legu pli


De la 19-a ĝis la 22-a de novembro okazos tutlande la strategia ekzerco Bastión 2013 kiu ĉiujare efektiviĝas en Kubo kun partopreno de la estraj kaj gvidorganoj formitaj de la partio, la registaro, organoj de la centra ŝtata administracio, entreprenoj kaj unuoj de la revoluciaj armitaj fortoj, la ministerio de internaj aferoj kaj la civitanaro.... Legu pli


La kuba junulo, kiu estante 5-jaraĝa estis viktimo de la menciita usona leĝo, estis invitita al la festivalo de la junularo kaj studentoj en la okcidenta provinco Matanzas, kie li kiel viktimo komdamnis la altrudon de tiaspeca leĝo usona.... Legu pli


Konsiderata la plej grava premio en la hispanparolantaj landoj, la Premio Cervantes 2013 estos transdonata dum tiu ĉi semajno; ĝi rekonas la figuron de verkisto kiu per sia tuta verkaro kontribuadis al riĉiĝo de la hispana literaturo.... Legu pli


La komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (CELAC) instigis ekde Nov-Jorko, sidejo de UN, revigligi la ĝeneralan asembleon de tiu monda organizo per reguloj garantiontaj la plenumon de ties decidoj.... Legu pli


Kenia Serrano, prezidantino de la kuba instituto de amikeco al la popoloj (ICAP) elstarigis en la orienta provinco Holguín, ke la monda batalo por liberigo de la kvin kubaj kontraŭteroristoj maljuste enkarcerigitaj en Usono daŭre kreskas.... Legu pli


La ministroj pri eksteraj rilatoj de Kubo kaj Niĝero, Bruno Rodríguez kaj Mohamed Bazoum, konfirmis en Havano la rilatojn kunlaborajn inter la du landoj kun diversaj sferoj de socia laboro.... Legu pli


Okaze de la 38-a datreveno de la sendependeco de Angolo, la kuba prezidento Raúl Castro sendis gratulmesaĝon al sia homologo José Eduardo Dos Santos laŭ estis konfirmite de la kuba ambasadejo en tiu afrika lando.... Legu pli


Teknikistoj de Ĉinio kaj Kubo progresas en la muntado teknologia de fabriko kiu procezas lakto-pulvoron en la centro-orienta provinco Camaguey, kiu devos finiĝi en januaro de 2014.... Legu pli


La kuba parlamentestro Esteban Lazo, ankaŭ membro de la politika buroo de la komunista partio, renkontiĝis kun gvidantoj de la popola konsilantaro Mariana Grajales en la orienta provinco Santiago de Kubo.... Legu pli


En la monato novembro la urbo Havano festas sian naskiĝdatrevenon per diversaj proponoj kaj sendube en la malnova Havano kolektiĝas pluraj vidindaĵoj kiuj pravigas ĝian popularecon kiel vizitenda promenejo.... Legu pli


Dum tiu ĉi dimanĉo okazis la entombiga ceremonio de elstara kubano Raúl Valdés Vivó en la panteono de la veteranoj de la tombejo Colón de la kuba ĉefurbo, kie li ricevis florbukedojn de Fidel kaj Raúl Castro.... Legu pli


La kuba medicino ebligis la realigon de kompleksa kirurgiaĵo en la orienta provinco Guantánamo, kie la doktoro Fernando Cruz prelegis pri la regenera terapio kaj utiligo de patrinaj ĉeloj, proceduro kiu estas parto de la strategio de la ministerio pri publika sano, kiu planas etendi tiun praktikon tra la tuta lando.... Legu pli


up