Beijing, maj 30 (RHK) Ĉinio konfirmis sian decidon reciproki per la necesaj regulaĵoj kiun ajn enmiksiĝan agon de Usono, fronte al la decido nuligi la preferan traktadon de Hongkongo kaj suspendi vizojn al studentoj kaj profesiuloj.... Legu pli


Nov-Jorko, maj 29 (RHK) Cento da personoj manifestaciis ĉi-ĵaŭde en Nov-Jorko pro la forpaso de George Floyd, okazinta la 25-an de majo mane de blanka policisto en Mineapolo.... Legu pli


Calixto Ortega, prezidento de la Centra  Banko de Venezuelo

Karakaso, maj 28 (RHK)La prezidanto de la centra banko de Venezuelo (BCV), Calixto Ortega, anoncis ĉi-ĵaŭde la interkonsenton kun UN destini parton de la oro retenita en la banko de Anglio, taksata je 1 000 milionoj da dolaroj por aĉeti medikamentojn, nutraĵojn kaj medicinajn ekipaĵojn por alfronti la pandemion de la kronviruso.... Legu pli


Bruselo, maj 26 (RHK) La eŭropa unio (UE) elstarigis ke la ĉefeco usona alvenas al fino kaj la potenca ekvilibro kliniĝas al Azio.... Legu pli


Karakaso, maj 25 (RHK) La dua petrolŝipo de irana flago, ŝarĝita kun benzino jam estas teritoriaj akvoj de Venezuelo, gardita de la armitaj fortoj de la kariba lando.... Legu pli


Moskvo, maj 22 (RHK) La ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio ricevis oficialan noton de la usona ambasadejo pri la procezo por eliro de Usono de la traktato de malfermaj ĉieloj, laŭ deklaris la vicministro rusa Serguéi Riabkov.... Legu pli


Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo

Karakaso, maj 21 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, dankis la subtenon de Irano pro la sendo de ŝipoj kun benzino al sia lando, meze de la minacoj de Usono.... Legu pli


Beijing, maj 20 (RHK) La ministerio pri eksteraj aferoj de Ĉinio esprimis per komuniko diskonigita hodiaŭ sian “fortan indignon” kaj komdamnon pri la deklaro de la ŝtata sekretario de Usono, Mike Pompeo, kiu antaŭe gratulis la reelektiĝon de la gvidanto de Taivano, Tsai Ing-wen, nomante ŝin “prezidantino”. ... Legu pli


Vaŝingtono, maj 19 (RHK) Usono avertas per minacoj detruaj la petrolkompanion Repsol kaj aliajn, kiuj provizas petrolon al Venezuelo kaj vendas ĝin en la internacia merkato.... Legu pli


Karakaso, maj 18 (RHK) La registaro de Venezuelo diskonigis alian dokumenton, kiu pruvas la ligojn de la dekstrula deputito Juan Guaidó kun la armita enmiksiĝo de la 3-a de majo, kies celo estis atenci kontraŭ la ŝtatestro Nicolás Maduro.... Legu pli


UN, maj 17 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres asertis ke la aresto de félicien Kabuga, eskapinto pro la genocido en Ruando, sendas potencan mesaĝon al tiuj, kiuj faras tiajn krimojn, kiuj ne povos eskapi el la justico. ... Legu pli


Braziljo, maj 15 (RHK) La laborista partio (PT) de Brazilo enprogramigis kunsidon virtualan pri la peto de eksigo kontraŭ la ultradekstrema prezidento Jair Bolsonaro, informis la revuo Veja.... Legu pli


Beijing, maj 14 (RHK) Ĉinio punos politikistojn, funkciulojn kaj instituciojn de Usono pro la plendoj prezentitaj kontraŭ si petante kompenson pro la damaĝoj derivitaj de la pandemio de Covid-19, laŭ certigis diversaj fontoj.... Legu pli


Bogoto, maj 13 (RHK) La komandanto de la armeo de Kolombio, Evelio Ramírez devigis la retiriĝon de kolonelo, kapitano, tri vicoficiroj kaj 9 soldatoj post kiam la pasintan 9-an de majo la venezuela registaro kaptis tri ŝipojn de tiu korpuso en akvoj jurisdikciaj de la rivero Orinoco.... Legu pli


Ĝenevo, maj 12 (RHK) Demandite pri la aperoj de la nova kronviruso en Usono kaj Brazilo, la parolistino Margaret Harris, de la Monda Organizo pri Sano (OMS), asertis hodiaŭ ke la avertoj faritaj de la organizo en la komenco de la epidemio ne estis serioze atentitaj de ambaŭ landoj.... Legu pli


up