Diaz-Canel: kun Havano, rigore kaj akompane

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-01 11:27:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 1 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel alvokis ĉi-lunde la municipajn kaj provincajn gvidantojn de Havano, apliki rigore la limigojn, kiuj ekde hodiaŭ ebligos bremsi la kontaĝon de la Covid-19.

Dum la ĉiutaga kunsido de la registara laborgrupo por kontrolo de la pandemio, ĉi-foje traktinta la kompleksan situacion de la ĉefurbo, Díaz-Canel parolis pri la epidemiologia stato de la urbo, kie ekzistas troa disiĝo da kazoj en ties 15 municipoj kun 9 eventoj aktivaj.

Ni havas multajn personojn sensimptomajn surstrate, kiuj moviĝas ĉien ajn, kaj ĉar ni ne detektis ilin, tiam ili kontaĝas la homojn, kaj tio ripetiĝas, aldonis la prezidento.

Li precizigis ke por kontroli tiun problemon, la registaro kaj civitanaro devas tion mastrumi, tio estas, kun partopreno de la loĝantaro, kiu plimulte subtenas tiujn ĉi decidojn por ke vere estiĝu rezultoj en kiel eble plej mallonga tempoperiodo .

Laŭ raportis la guberniestro de Havano, Reinaldo García Zapata, ĉio  estas preparita por iniciati ĉi-marde la regulaĵojn limigajn fronte al tiu ĉi kompleksa scenejo epidemiologia.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up