Teherano, jun 10 (RHK) Irana prezidento Hasan Rohani ripetis, ke nek la ekonomia milito nek la kronvirusa pandemio sukcesos bremsi la progreson de la persa lando.... Legu pli


Berlino, jun 8 (RHK) Inflacio estas tutmonda "horloĝbombo", kiu povus konduki al krizo kun "detruaj" efikoj en la venontaj jaroj, diras ekonomikistoj de Deutsche Bank en nova prognozo, avertante, ke fokusiĝi al stimulo kaj malakcepti inflaciajn timojn rezultigos eraron, se ne baldaŭ, jes por 2023 kaj plu.... Legu pli


Moskvo, jun 7 (RHK) La rusa prezidento Vladimir Putin hodiaŭ subskribis la leĝon por retiri la landon de la Traktato pri Malfermaj Ĉieloj (ATT), decido antaŭe farita de Usono, laŭ la jura inform-portalo.... Legu pli


Karakaso, jun 4 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, malakceptis ĵaŭde la usonan rimedon por ne inkluzivi la sudamerikan landon en liston de landoj, kiuj donace ricevos vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso, kiu kaŭzas KOVIM-19.... Legu pli


UN: fino de la pandemio tre foras

Ĝenevo, maj 25 (RHK) La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, deklaris lunde, ke la pandemio de Kovim-19- tute ne finiĝis kaj alvokis internacian solidarecon kaj pliigi kunlaboron por respondi al estontaj defioj.... Legu pli


Moskvo, maj 24 (RHK) Pli ol 10 milionoj da homoj estis plene vakcinitaj kontraŭ Kovim-19 en Rusio dum pli ol 25 milionoj da dozoj estis aplikitaj, raportis lunde la Centra Esplora Instituto pri Epidemiologio.... Legu pli


Nov-Jorko, maj 21 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, alvokis respekti la lastatempan batalhalton inter Israelo kaj Palestino kaj alvokis la gvidantojn de la kontraŭaj partioj komenci "seriozan dialogon" pri la radiko de la konflikto.... Legu pli


Vaŝingtono, maj 20 (RHK) La sendependa usona senatano Bernie Sanders prezentos rezolucion por bloki la vendon de misiloj al Israelo kontraŭ 735 milionoj da dolaroj, afero kiu instigas fortajn dividojn en la Kongreso.... Legu pli


Madrido, maj 19 (RHK) Politika krizo neniam antaŭe vidita inter Hispanio kaj Maroko estas eksplodiĝonta pro tio ke ekde la pasinta lundo almenaŭ 8 000 migrantoj, interalie, 1 500 infanoj, transiris el la afrika lando al la hispana havenurbo Ceŭto.... Legu pli


Bogoto, maj 12 (RHK) La Nacia Komitato de Halto alvokis por hodiaŭ amasan manifestacion post la fiasko de la kunsido inter la gvidantoj de la protesto kaj la prezidento Iván Duque.... Legu pli


Karakaso, maj 12 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, reasertis sian pretecon al dialogo kun ĉiuj politikaj sektoroj depost la alvoko de la Nacia Konsilantaro Elekta (CNE) al novaj elektoj regionaj kaj municipaj enlande.... Legu pli


Braziljo, maj 3 (RHK) La eksprezidento Luiz Inácio Lula da Silva efektivigos serion da kunsidoj kun politikaj gvidantoj el diversaj politikaj tendencoj, meze de la Kovim-19, kiu jam mortigis pli ol 400 mil brazilanojn.... Legu pli


Pli ol 5 milionoj da homoj aŭ preskaŭ 8% de tiuj ricevintaj la unuan dozon de la vakcino de Pfizer aŭ Moderna, transsaltis la duan dozon, laŭ la plej fresaj raportoj de la Centroj por Kontrolo kaj Prevento de Malsanoj en Usono (CDC).... Legu pli


Karakaso, apr 26 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, kadre de la bilanco de la registaro kontraŭ Kovim-19, denuncis ke la mono frizigita kaj sekvestrita de sia lando en la bankoj tra la mondo kaj la ŝtatrezervo de Usono, estas nun transdonataj al “mafioj” de la opozicianta dekstrularo.... Legu pli


Moskvo, apr 23 (RHK) La ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio kunvokis hodiaŭ la ambasadoron de Pollando en tiu ĉi urbo, Krzysztof Krajewski, por informi lin pri la decido forpeli kvin diplomatojn de la diplomatia misio de Varsovio.... Legu pli


up