Ĝenevo, mar 2 (RHK) La ekzekutiva direktoro de la Programo de Sanitaraj Urĝoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS), Michael Ryan, asertis ĉi-lunde dum informa sesio pri la pandemio, ke “estus trofrue aŭ malreale pensi ke ni forigos tiun ĉi viruson fine de la jaro”.... Legu pli


Karakaso, feb 23 (RHK) La prezidanto de la supera tribunalo de justico (TSJ, hispane), magistrato Maike Moreno, taksis la punojn truditajn de la Eŭropa Unio kontraŭ venezuelaj funkciuloj kiel mallegaj kaj vundaj al la suvereneco kaj digno de la sudamerika lando.... Legu pli


Panamo, feb 16 (RHK) La latinamerika parlamento (Parlatino) alvokis hodiaŭ revigligi la komunumon de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (CElAC, hispane) kaj tujan ĉeson de kiu ajn puno, embargo kaj blokadoj komercaj, ekonomiaj kaj financaj.... Legu pli


Havano, feb 9 (RHK) Analizistoj de Kubo malkaŝis kaj denuncis la taktikojn de personoj, strukturoj kaj retejoj subfosigaj pagataj de Usono, kiuj tra la retoj sociaj sekvas la gvidliniojn de la nomata mola puĉo, impulsas kontraŭleĝecon kaj ŝajnigas ĥaoson en la insulo.... Legu pli


Quito, feb 8 (RHK) La kandidato por la Unuiĝo por la Espero (UNES, hispanligve), Andrés Arauz kaj la indiĝena aspiranto Yaku Pérez, konkuros en Ekvadoro por difini la venontan prezidenton de tiu lando.... Legu pli


Pekino, feb 4 (RHK) Ĉinio kaj Usono povas atingi “grandajn aferojn” se laboras kune, sed por tio Vaŝingtono devas “superi la malaktualan rivalec-penson”, restarigi kontaktojn kaj en plu enmiksiĝi en la internajn aferojn de Pekino”.... Legu pli


Teherano, feb 2 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Irano, Mohamad Yavad Zarif, esprimis ke la altnivela reprezentanto de la Eŭropa Unio por eksteraj aferoj kaj sekurec-politiko, Josep Borrell, povus “kunordigi la regulojn adoptotajn” de Vaŝingtono kaj Teherano por solvi la diplomatian konfrontiĝon pri kiu devas doni la unuan paŝon kaj tiel solvi la kondiĉojn de la nuklea interkonsento de 2015.... Legu pli


Quito, feb 1 (RHK) Laŭ raporto de la televida ĉeno HispanTV, la prezidenta kandidato Andrés Arauz estas konsiderata de la enketoj kiel favorata por gajni la elektojn en Ekvadoro la venontan dimanĉon.... Legu pli


Moskvo, jan 27 (RHK) La vicministro rusa pri eksteraj aferoj, Serguéi Riabkov anoncis ĉi-merkrede ke Moskvo kaj Vaŝingtono interkonsentis plilongigi la Traktaton por redukto de strategiaj armiloj—ankaŭ konata kiel nova Start aŭ Start III—sub la kondiĉoj de Moskvo.... Legu pli


UN, jan 22 (RHK) La malsekureco kaj perforto kontraŭ eksaj batalantoj, sociaj gvidantoj kaj eĉ komunumoj persistas kiel ĉefaj obstakloj de la paca procezo en Kolombio, laŭ la plej ĵusa raporto de UN.... Legu pli


Moskvo, jan 19 (RHK) La rusa registaro esprimis ke la “subprema politiko” de la administracio usona kontraŭ aliaj landoj, nun estas aplikata kontraŭ la usona popolo mem.... Legu pli


Beijing, jan 18 (RHK) Ĉinio anoncis hodiaŭ la pundecidojn kontraŭ politikistoj kaj funkciuloj de Usono, reciproke al la punoj aplikitaj de Vaŝingtono kiel parto de ĝia enmiksiĝo en temoj de Honkongo kaj Taivano.... Legu pli


Ĝenevo, jan 18 (RHK) La eblecoj atingi egalrajtan distribuon de vakcinoj kontraŭ la kronviruso estas ege minacataj, laŭ esprimis la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, Tedros Adhanom Ghebreyesus dum estrarkunsido de tiu institucio okazinta virtuale.... Legu pli


Moskvo, jan 13 (RHK) Rusio asertas ke la akuzoj pri la ligoj de Irano kun Al-Qaeda estas la klopodoj de lasta momento de la administracio de Donald Trump por “damaĝi Iranon”.... Legu pli


Moskvo, jan 7 (RHK) Laŭ raporto de RT la “arkaika” sistemo elekta de Usono ne plenumas la demokratiajn normojn modernajn kaj iĝis la kaŭzo de la nuna divido de la usona socio, deklaris la proparolisto de la rusa ministerio pri eksteraj aferoj, María Zajárova, al la rusa informagentejo TASS.... Legu pli


up