Havano, jun 4 (RHK) La usona aktivulino Gloria La Riva urĝis la registaron de Joseph Biden rekomenci la komprenon kun Kubo kaj reliefigis la reziston de la kariba nacio meze de Kovim-19 kaj la intensigon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado.... Legu pli


Havano, jun 4 (RHK) Konsiderante la kompleksan epidemiologian situacion, kiun Havano prezentas, oni decidis etendi al ĉiuj ĝiaj municipoj, ekde la dua duono de junio, la sanitaran intervenon kun la tri dozoj de la vakcina kandidato Abdala, kiu estas nuntempe aplikata en grupoj kaj teritorioj en risko de la ĉefurbo.... Legu pli


Havano, jun 3 (RHK) Raúl Castro fariĝas naŭdekjara fore de siaj registaraj kaj politikaj postenoj en Kubo, sed li daŭre posedas fortan gvidan rolon en la kuba civitanaro, kiu esprimas sian sintenon al tiu ĉi homo, ĉefrolanto de la kuba historio.... Legu pli


Havano, jun 2 (RHK) La Ministra Konsilantaro aprobis la plibonigon de la agantoj de la kuba ekonomio, kiu inkluzivas la socialisman ŝtatan entreprenon; ne-agrikulturajn kooperativojn; al mikro, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj (Mipymes) kaj memdungado, ĉiuj kunvokitaj por antaŭenigi el sia propra sfero, la disvolviĝon de la nacio.... Legu pli


Havano, jun 1 (RHK)La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, kaj prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel (sur la foto) asertis ĉi-mardon, ke la vakcinado kontraŭ KOVIM-19 en la lando estas nehaltigebla, ĉar jam ekzistas unu miliono 70 mil 165 homoj, kiuj ricevis almenaŭ unu dozon de 'Soberana 02' aŭ 'Abdala'.... Legu pli


Havano, jun 1 (RHK) Ni pligrandigos la bildon de Kubo en Usono kaj la mondo, diris Gail Walker, ekzekutiva direktorino IFCO-Pastroj por Paco, kiu ĵus ricevis la memorigan stampon de la 60a Datreveno de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj - ICAP.... Legu pli


Havano, jun 1 (RHK) La direktoro de epidemiologio de la ministerio pri publika sano, dro. Francisco Durán, deklaris dum gazetara konferenco ke “pli ol unu miliono da kubanoj ricevis almenaŭ unu dozon de la vakcinaj kandidatoj Soberana 02, Soberana Plus kaj Abdala.... Legu pli


Havano, maj 31 (RHK) La ĉefa kunordiganto de la solidara projekto Pontoj de Amo, Carlos Lazo, alvokis alian tutmondan karavanon por la 20-a de junio kontraŭ la ekonomia blokado trudata al Kubo de Usono dum ses jardekoj.... Legu pli


Havano, maj 31 (RHK) La organizaĵoj de la civila socio en Kubo hodiaŭ esprimas sian rifuzon kaj denuncas la sieĝon trudatan de Usono kontraŭ Kubo, asertis la prezidanto de la Kuba Asocio de UN (ACNU), Fermín Quiñones.... Legu pli


Havano, maj 29 (RHK) Aktivuloj, amikoj de Kubo, elmigrintoj kaj membroj de la solidara movado partoprenos ekde ĉi tiu sabato en nova karavano kontraŭ la usona blokado, kiu daŭros ĝis morgaŭ.... Legu pli


Havano, maj 27 (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj plej energie rifuzas la ateston faritan de la usona ŝtatdepartemento pri tio ke Kubo ne plene kunlaboras kun la kontraŭterorismaj klopodoj de Usono, anoncita la 25-an de majo 2021 en la federala registro de tiu lando.... Legu pli


Havano, maj 26 (RHK)Resumo pri la plej profundaj sekvoj de la blokado de la usona registaro kontraŭ Kubo estis prezentita en la Internacia Gazetara Centro en ĉi tiu ĉefurbo, fare de la internacia organizo Oxfam.... Legu pli


Havano, maj 26 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kaj sciencistoj de la lando, dum kunveno okazinta la antaŭan tagon, priskribis kiel alarma la altan efikon de Covid-19 en infanoj, adoleskantoj kaj junuloj en la lastaj monatoj.... Legu pli


Havano, maj 25 (RHK) Meze de tre altaj nombroj da infektitoj kaj mortintoj - raportite de la ministro pri publika sano, José Angel Portal Mirada, en la kunveno de la Registara Laborgrupo por la kontrolo de KOVIM-19 - Kubo firme progresas en san-interveno komencita la 10-an de majo per propraj vakcinaj kandidatoj en riskaj grupoj kaj teritorioj.... Legu pli


Havano, maj 25 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, starigis konsultiĝan organon, kiu asistos lin por impulsi kunordigitan kaj integritan procezon de novigado en la ŝtato, la registaro, la ekonomio kaj la socio.... Legu pli


up