Moskvo/Pekino, apr 19 (RHK) La fonduso rusa de rekta investo (RDIF) sciigis ĉi-lunde, ke ĝi interkonsentis kun la farmacia kompanio ĉina Hualan Biological Bacterin Inc. la produktadon de pli ol 100 milionoj da dozoj de la vakcino Sputnik V kontraŭ la kronviruso en la azia lando.... Legu pli


Havano, apr 19 (RHK) La fina sesio de la 8-a kongreso de la Komunista Partio de Kubo, kiu komenciĝis la 16-an de aprilo, okazos ĉi-lunde en la Kongresa Palaco de Havano, dato koincidanta kun la 60-a datreveno de la historia Venko en Plaĝo Girón.... Legu pli


Havano, apr 17 (RHK) Dum la unua labosrsesio de la 8-a kongreso de la Partio, la delegitoj eklaboris en komisionoj; en la 2-a laborkomisiono, gvidita de la dua sekretario José Ramón Machado Ventura, oni analizis la funkciadon kaj ideologian laboron de la junkomunista unio (UJC).... Legu pli


Havano, apr 16 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, generalo de armeo Raúl Castro Ruz, legis la centran raporton de la evento, kiu eksesiis hodiaŭ en la Kongresa Palaco de Havano en ĉeesto de cent elcento de la delegitoj.... Legu pli


Havano, apr 16 (RHK) La politika volo registara por daŭre avanci en la evoluigo de la ne ŝtataj mastrumaj formoj, estis ratifita de la prezidento Miguel Díaz-Canel, dum renkontiĝo kun memstaraj gelaboristoj, kooperativistoj ne agraraj kaj gvidantoj de la ŝtata entreprena sektoro.... Legu pli


Havano, apr 16 (RHK) Eksesias hodiaŭ kaj ĝis la 19-a de aprilo la 8-a kongreso de la komunista partio, kie partoprenas reprezentantoj de ĉiuj provincoj por analizi en historiaj laborsesioj, ĉion faritan dum la lasta jarkvino, kaj ĉefe, por skizi suverene la estontecon de la insulo.... Legu pli


Havano, apr 15 (RHK) Delegitoj el sep provincoj jam alvenis al Havano por partopreni la laborsesiojn de la 8-a kongreso de la komunista partio de Kubo (PCC), kiu komenciĝos ĉi-vendrede en la Kongresa Palaco de tiu ĉi urbo.... Legu pli


Havano, apr 15 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, denuncis la milionan financadon de la usona registaro por starigi en la insulo opozicion je la usona maniero “made in USA”.... Legu pli


Havano, apr 15 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel havis novan renkontiĝon laboran kun grupo da sciencistoj, spertuloj kaj produktistoj ligitaj al temoj de nutra suvereno kaj nutra klerigado.... Legu pli


Havano, apr 13 (RHK) La fazo II de la klinikaj provoj de Soberana Plus en konvaleskantoj inkluzivos 450 individuojn kaj ampleksigos la inkluziv-kriteriojn kompare kun la unua fazo, informis spertulo de la Instituto Finlay de Vakcinoj, kiu evoluigis tiun ĉi vakcinan kandidaton kontraŭ Kovim-19.... Legu pli


Havano, apr 13 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, petis pli rigore plenumi la procedurojn establitajn por fronti la pandemion de Kovim-19, post analizi la erarojn en la malsan-kontrolo.... Legu pli


Havano, apr 12 (RHK) La centralo de kubaj laboristoj (CTC) kaj ties naciaj sindikatoj disvastigis oficialan komunikon alvokante al prifestado de la internacia tago de la laboristoj, la 1-an de majo.... Legu pli


Vaŝingtono, apr 12 (RHK) Laŭ raportas la retejo de Telesur, la Blanka Domo sciigis per komuniko en sia oficiala retejo, ke la ĉefa direktoro por la Okcidenta Hemisfero, Juan González, kaj la interna vicsekretariino de la ŝtata departemento, Julie Chung plenumas oficialan viziton en Kolombio.... Legu pli


Havano, apr 12 (RHK) La familioj kubaj je ambaŭ flankoj de la Florida markolo estas hodiaŭ la plej damaĝitaj pro la punreguloj unuflankaj, kiujn Usono trudas al la kariba lando, denuncis pluraj voĉoj en Tvitero.... Legu pli


Havano, apr 8 (RHK) Novigado estas unu el la komponentoj esencaj de la scienca evoluo en Kubo kiel bone montras la entreprenoj de alta teknologio en la insulo.... Legu pli


up