Havano, nov 11 (RHK) La instituto de civila aeronaŭtiko de Kubo informis la decidon rekomenci operaciojn aerajn komercajn, regulajn kaj ĉartitajn en la Internacia Flughaveno José Martí de Havano la 15-an de novembro je la 00 horo.... Legu pli


Havano, nov 11 (RHK) Pli ol 200 usonaj universitataj profesoroj sendis leteron al la Komitato de Paco-Nobelpremio por subteni la nomumon de la kubaj kuracistoj al tiu premio en 2021, estis informite per gazetara komuniko.... Legu pli


Hanojo, nov 10 (RHK) La presitaj paĝoj de nova libro publikigita en Vjetnamio, omaĝas la universalan spuron lasitan de la kuba ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, per kompilo de atestoj, anekdotoj kaj faktoj, kiuj fundamentas la streĉan ligon, kiu unuigis la kuban gvidanton kun la aŭtoritatoj kaj popolo viejtnama.... Legu pli


Hanojo, nov 9 (RHK) La ministro de la Nacia Asocio de la Azia Sudoriento (Asean) konfirmis ĉi-lunde la akcepton de Kubo kiel membro de la Traktato de Amikeco kaj Kunlaboro (TAC) de la bloko.... Legu pli


Havano, nov 9 (RHK) Kubo daŭre atentas kaj adoptas decidojn por mildigi eblajn damaĝojn de la tropika ŝtormo Eta en la okcidento de la insulo, post ĝia trapaso tra la centra regiono.... Legu pli


Havano, nov 6 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, elstarigis ĉi-vendrede la gravecojn de la kontribuoj farataj de la scienca komunumo al la insulo por preni decidojn cele avanci en la nacia evoluo.... Legu pli


Havano, nov 6 (RHK) La Ministra Konsilantaro de Kubo aprobis 5 gravajn politikojn kaj programojn rilatajn al la sociekonomia vivo de la insulo, survoje al daŭra plenumo de la Strategio sociekonomia desegnita por rekuperiĝo, meze de la streĉa scenejo trudita de la Covid-19.... Legu pli


Havano, nov 5 (RHK) Kubo memoras hodiaŭ la 45-an jubileon de la komenco de la Operacio Carlota, kiu signas la militan internacian helpon donitan de Kubo al Angolo, fronte al la minacoj de la apartiĝa Sudafriko, la tiama reĝimo de Zairio, hodiaŭ Respubliko de Kongo kaj Usono.... Legu pli


Havano, nov 5 (RHK) Kiel forto por lerni kaj alfronti la pandemion en Kubo, taksis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel la Instituton de Tropika Medicino Pedro Kourí (IPK), dum renkontiĝo kun grupo de spertuloj kaj sciencistoj, kiuj rekte partoprenis la batalon kontraŭ la Covid-19.... Legu pli


Havano, nov 4 (RHK) Totalo de 1265 personoj estis diagnozitaj en Kubo kiel pacientoj de Covid-19 dum oktobro. Tiu ĉi cifero signifas 339 kazojn malpli ol la raportitaj en septembro, kaj sekve, malkreskon en la intenseco de transmisio de la malsano dum la monato, kies plej altaj niveloj estis en la provincoj Pinar del Rio kaj Havano, okcidente, plus Sancti Spiritus kaj Ciego de Ávila en la centro.... Legu pli


Havano, nov 4 (RHK) Ĝis la fermo de oktobro 2020 per la Unusola Giĉeto de Fremdaj Investoj (Vuinex) nialande, oni mastrumis pli ol 130 demarŝojn kaj evoluigis proksimume 50 interesoj de potencialaj investantoj, rilataj al la sektoroj de industrio, konstruado, transporto, renovigebla energio kaj produktado de nutraĵoj.... Legu pli


Havano, nov 3 (RHK) Pli ol 2 tunoj da marihuano estis kaptitaj ĉe du grandaj operacioj de narkottrafiko okazintaj ĉe la orienta ekstremo de Kubo, en malpli ol unu semajno, post persekuti rapidboaton, kiu estis trafita la pasintan naŭan de oktobro, kiu ĵetis la drogojn al la maro kaj foriris al la nordo, dum la 16-a de oktobro oni kaptis alian ŝipon dumotoran, tri ŝipanojn eksterlandajn kaj la kargon.... Legu pli


Havano, nov 2 (RHK) La kuba ĉefurbo rekomencas hodiaŭ la lernejan kurson 2019-2020 por fini la akademian ciklon ĉeestan, kiu estis interrrompita la 24-an de marto pro la pandemio.... Legu pli


Havano, nov 2 (RHK) Dagmar García Rivera, direktorino de esploroj de la Instituto Finlay de Vakcinoj, IFV, informis per Tvitero, ke hodiaŭ komenciĝas la fazo I de klinikaj elprovoj de la dua vakcina kandidato kuba, kies nomo estas Soberana 2, sola projekto de kombinita vakcino kontraŭ la pandemio, post la aprobo de la kuba centro por kontrolo de medikamentoj, CEDMED.... Legu pli


Havano, okt 29 (RHK) Kubo avancas en la solidiĝo de sia leĝofara kalendaro, post aprobi hieraŭ kvar novajn leĝojn flanke de la Nacia Asembleo de la Popola Povo (parlamento), plenumante la Konstitucion.... Legu pli


up