Havano, feb 5 (RHK) La dro. C. Vicente Vérez Bencomo, direktoro ĝenerala de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV) anoncis ke en aprilo ili fabrikos la unuan milionon da vakcinoj kubaj kontraŭ la Covid-19 en tiu centro, kio ebligos ampleksigi ties aplikon kaj evidentigi per pliaj pruvoj ties efikon.... Legu pli


Havano, feb 4 (RHK) Tria dozo de la vakcina kandidato Mambisa (CIGB-669) estos donita ĉi-semajne al grupo de volontuloj flanke de la Centro de Inĝenierado Genetika kaj Bioteknologio (CIGB), dum oni paralele pritaksas la datumojn de imunologio de ties mallonga vakcin-skemo.... Legu pli


Nur-sultano, feb 4 (RHK) Kubo partoprenos kiel observanto en kunsido de la Interregistara Konsilantaro Eŭroazia en ties membro-kondiĉo de Observanto de la Unio Ekonomika Eŭroazia (UEE), laŭ estis informite en tiu ĉi ĉefurbo kazaĥia.... Legu pli


Havano, feb 3 (RHK) La nacia direktoro de epidemiologio de la ministerio pri publika sano, dro. Francisco Durán, raportis ĉi-mekrede la forpason de du kubanoj pro la Covid-19 kaj 893 novajn pozitivojn post analizo de 17 076 samploj en la tuta lando. La totalo de samploj analizitaj ĝis hodiaŭ estas 1 940 006.... Legu pli


Havano, feb 3 (RHK) La portempa laborgrupo de la kuba registaro por fronti la Covid-19 prezidita de Miguel Díaz-Canel aprobis retroiri al la epidemia etapo en fazo de transmisio aŭtoktona limigita la okcidentajn provincojn Artemisa, Mayabeque kaj la specialan municipon Insulo de la Junularo, teritorioj kie kreskas la kontaĝoj.... Legu pli


Ciego de Ávila, feb 2 (RHK) Manuel Marrero Cruz, ĉefministro de Kubo, alvokis en tiu ĉi centra provinco intense labori kun propraj rimedoj kaj potencialoj por serĉi solvojn kaj atingi pli bonan vivnivelon kaj prosperon por la loĝantaro.... Legu pli


Havano, feb 1 (RHK) La ĝenerala direktorino de la Regiona Oficejo de Unesco, Katherine Müller, bedaŭris la trafikakcidenton amasan de la pasinta sabato en la okcidenta provinco Mayabeque, kiu provokis la morton de dek personoj.... Legu pli


Havano, feb 1(RHK) Kubo plenumas hodiaŭ la unuan monaton de la monordiga procezo komencita en la insulo, fokusita en la necesaj alĝustigoj por atingi la rezultojn bezonatajn de la ekonomio.... Legu pli


Havano, feb 1 (RHK) Komenciĝas la Internacia Kongreso Pedagogio 2021 en ties 17-a eldono, por la unua fojo per formato virtuala kiu sesios ĝis la 3-a de februaro. Ĝin partoprenos ĉirkaŭ 600 edukistoj de Kubo kaj la mondo.... Legu pli


Las Tunas, jan 30 (RHK)Miguel Díaz-Canel, prezidento de la respubliko, gvidis ĉi-sabate renkontiĝon kun la ĉefaj aŭtoritatuloj politikaj kaj registaraj de la orienta provinco Las Tunas por analizi diversajn temojn sociekonomikajn.... Legu pli


Havano, jan 29 (RHK) Ekde la enposteniĝo de la demokrato Joe Biden kiel prezidento usona, pluraj elstaruloj, spertuloj kaj politikistoj alvokis la ŝtatestron ĉesigi la komercan militon kontraŭ la kariba insulo.... Legu pli


Havano, jan 29 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke Kubo “daŭre sin plibonigos, kreskos kaj venkos; la Revolucio ĉiam estos firma, ĉeesta, kaj tiu estas la plej bona omaĝo al Martí kaj Fidel”.... Legu pli


Havano, jan 28 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kondamnis la kontraŭrevoluciajn provokojn faritajn kontraŭ la sidejo de la Ministerio de Kulturo kun la animo bremsi la dialogon inter institucioj kaj la kreantoj.... Legu pli


Havano, jan 28 (RHK) “La pandemio estos venkita kaj la nunaj malfacilaĵoj same. Tiu estas la historio de Kubo. Tiu estas la historio de la patriotoj kiel Marti, la historio de niaj revoluciaj studentoj”, asertis la generalo de armeo Raúl Castro dum dialogo kun dudeko da gejunuloj, kiuj trairis ekde la ŝtuparego de la Havana Universitato en tradicia torĉo-marŝo ĝis la Forĝejo de Marti.... Legu pli


Havano, jan 27 (RHK) Marŝo de la Torĉoj virtuala estas kunvokita por hodiaŭ flanke de la junulaj organizoj okaze de la 168-a naskiĝdatreveno de la nacia apostolo José Martí.... Legu pli


up